1690-aj jaroj
Aspekto
Jarmiloj: | 2-a jarmilo |
Jarcentoj: | 16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento |
Jardekoj: | 1660-aj 1670-aj 1680-aj - 1690-aj - 1700-aj 1710-aj 1720-aj |
Jaroj: | 1690 1691 1692 1693 1694 1695 1696 1697 1698 1699 |
Eventoj
[redakti | redakti fonton]Eŭropo
[redakti | redakti fonton]- Milito de la ligo de Augsburg (1688 - 1697)
- Alveno de la Judoj Aŝkenazoj en Brition.
- Jardeko nenormale malvarma kaj malseka en suda Germanio
- La pol-litova respubliko plue aspektas kiel multinacia ŝtato. Eĉ se la "nobla nacio" iĝis pli homogena dank'al la pollandiĝo de la Rutenoj, la komuna katolikismo kaj la parencaj ligoj; la germaniĝintaj burĝaroj estras la nordon kaj la orienton de la lando, kaj la kampularoj estas diversaj. Poloj, Rutenoj, Litovoj, Belorusoj, Germanoj kaj Judoj parolas diversajn lingvoj, kaj restas nelegpovaj. La katolikisma, lutera kalvina ortodoksa religioj formas vastan mozaikon, al kiu aldoniĝas multaj sektoj.
- Thomas Neale desegnas la rondoplacon de Seven Dials enLondono.
- Decida venko de Aŭstrio kontraŭ la Otomana Imperio en la batalo de Zenta (11-a de septembro 1697). la Traktado de Karlovic (26-an de januaro 1699) markas la krepuskon de la Otomana Imperio.
Afriko
[redakti | redakti fonton]- En Mozambiko, je la fino de la 17-a jarcento, portugaloj instituigas la prazos. Unue estis terpecoj, kiujn la afrikas estroj donis al portugalaj aventuristoj. La portugala registaro disdonis la prazos da Coroa (Plantejoj de la Krono) al siaj plej lojalaj servantoj.
- Fine de la 17-a jarcento, la Fulaoj de Macina okupa Futa Ĝalon, kaj poste migras orienten, al reĝono de Dori, norde de la reĝlando Gurma.
- En Dahomeo, ( nuna Benino) la tre centraliza politika povo havas totalisman karaktero. La reĝaj prapatroj ricevas kulton kun homaj oferadoj
Amerikoj
[redakti | redakti fonton]- La sorĉistinaj juĝprocesoj en Salem (Masaĉuseco) okazas en Usono
- La nederlanda esploristo Arnout Vielle malkovris la unua Eŭropan-Usonan komerca vojo tra la valo de Ohiovalo; (1692)
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]Reĝoj
[redakti | redakti fonton]- Ludoviko la 14-a de Francujo (1643 - 1715)
- Frederiko la 1-a de Prusio (1657 - 1713)
- Imperiestro Leopoldo la 1-a (1658 – 1705)
- Aurangzeb de Mogola Imperio (1658 - 1707)
- Karolo la 11-a de Svedio (1660 – 1697)
- Imperiestro Kanĝi (康熙, kāng xī) de Ĉinio (1661 - 1722)
- Karlo la 2-a de Hispanio (1665 - 1700)
- Kristiano la 5-a de Danio kaj Norvegio (1670 – 1699)
- Rajaram Chhatrapati (Maratha Imperio) (1680 - 1700), en la nuna Maharaŝtro
- Ivano la 5-a de Rusio (1682 - 1689) (kun-caro kun Petro la Granda)
- Petro la Granda de Rusio (1682 - 1725)
- Imperiestro Higashiyama de Japanio (1687 - 1709)
- Vilhelmo la 3-a de Anglio, aŭ Vilhelmo la 2-a de Skotlando kaj Irlando (1689 - 1702)
- Reĝino Maria la 2-a de Anglio (1689 – 1694)
- Karolo la 12-a de Svedio (1697 - 1718)
- Frederiko la 4-a de Danio kaj Norvegio (1699 - 1730)
Aliaj eminentuloj
[redakti | redakti fonton]- Eŭgeno de Savojo
- Jean Bart, franca korsaro
- Papo Inocento la 12-a (1691 - 1700)
Malkovroj
[redakti | redakti fonton]- William Dampier, brita maristo, observas katamaranojn en Bengala Golfo.
- Eltrovo de la bajoneto kun pafilingo (por fiksi ĝin ĉe la pafiltubo, permesante pafi); atribuata ĉu al la franca Vauban ĉu al la brita Mac Kay.